Diskuto:Kabei

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonima uzulo aldonis la frazparton: "…precipe se la foriro estas brua kaj la kauzo estas stulta." Tio ne ŝajnas al mi enciklopedieca difino, kaj ĝi certe ne estu parto de tiu ĉi artikolo. Enciklopedieca (aŭ vortareca?) difino povus esti: "…enkonduki novan vorton (…) por foriroj, kiujn la parolanto taksas nerespektindaj."

Se entute necesas tie ĉi referenco al "kriĉji", ĝi estu mallonga; difino de kriĉji estu nur en la koncerna artikolo. Laŭ mia modesta opinio, post kelkaj monatoj neniu memoros Kriĉjon kaj la tuta afero forgesiĝos. -- Umberto 16:25, 17. Jul 2005 (UTC)