Diskuto:Kamjanec-Podilskij

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi bone komprenas kial apud la ukraina nomo ankaŭ en la informkesto estas nomoj en la pola, rusa kaj jida, ankaŭ ne miras ke estas la rumana, ĉar Moldavio, la orienta parto de historia Rumanio ne tro foras - sed kial la armena? La armena skribo certe belas, kiel belas la kaligrafiaj signoj en la ĉina aŭ japana, sed tamen ne ĝustus ĉi tie meti urbonomon en la ĉina aŭ japana... Kaj se la teksto informas ke "Plej verŝajne fondintoj de la urbo estis litovoj" - kion ekzemple pri la litova (!) lingvo en la informkesto?? Ja la urbo dum jarcentoj estis en la Litova Grandduklando. Pri aparteno al iaspeca armena imperio devus pli detale informi la teksto! ThomasPusch (diskuto) 19:32, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Iu ulo mise markis la armenan tekston, uzante akcidente maltaŭgan lingvan kodon. La iso-kodo de la armena ja estas laŭ anglalingva transliteracio de la memnomo hy. La kodo ar staras por la tute ne rilata araba lingvo. Oni ne miksu tion. Tlustulimu (diskuto) 08:06, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]