Diskuto:Kanada elodeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kanada akvopesto)

Mi proponas alinomigi el Kanada akvopesto al Kanada elodeo. Kanada elodeo estas en http://vortaro.net/#elodeo Ĉu bone? (Uzanto:Castelobranco, Uzanto:Crowberin, Uzanto:Tlustulimu, Uzanto:Pino~eowiki, Uzanto:Frglz, Uzanto:Narvalo mi pensas, ke tio estas interesa al Vi) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:07, 29 Aŭg. 2014 (UTC)

Alinomi estas laŭ mi ne utila.--pino (diskuto) 19:41, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Kial? Ĉu Vi havas referencon, ke Elodea canadensis estas "kanada akvopesto"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:51, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
Ĉar per travivaĵo veni nur en artikolon por alinomi, sen si mem krei aŭ alporti enhavon estas ne sen danĝero, do kiam ne estas eraro, mi nur malkonsili.--pino (diskuto) 06:38, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Kiel kreinto de lartikolo, mi ne estas kontraŭ la alinomigo, sed oni rezervu ankaŭ la alternativan, popularan nomon.Narvalo (diskuto) 07:16, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Sed estas granda eraro. Ne estas referencoj, ke en esperanto ekzistas nomo "Kanada akvopesto". Mi aldonis referencojn al artikolo.@Narvalo: ĉu vi kavas esperantlingvan literaturon en kiu ekzistas nomo "Kanada akvopesto"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:11, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Se kolego Narvalo ne kontraŭas la alinomigon, ankaŭ mi. --pino (diskuto) 11:06, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi ne legis ankoraŭ artikolon pri la kanada akvopesto - krom mian en la vikipedio - do, tiel ĝi estas la memreferenco, kiu ekzistas jam preskaŭ 8 jaroj, tiel do ekradikiĝis. Elodeo estas elpensaĵo de same unu esperantisto, kiu sukcesis enporti ĝin en la vortaro-net aŭ en aliaj lokoj. Kiel orient-eŭropano, mi eĉ ŝancon ne havas enigi miajn proponojn en PIV. Tiu rajto estas antaŭrezervata por francaj SAT-anoj. Do, la esprimo kanada akvopesto estas uzata formo jam ekde 8 jaroj, dum elodeo aperas nur en vortaro. Eble ankaŭ mi povus aktivi kaj enporti miajn elpensaĵojn diversloke. Mi baze kontraŭas, ke ĉiu biologia genro (plurcent miloj) havu apartan t.n. sciencan nomon same en Esperanto. Same kiel en la naciaj lingvoj, popolo, parolantaro, uzantaro ekuzas kompreneblajn, memorigeblajn nomojn por vidataj, uzataj aĵoj en sia medio. Do, mi jam ne plu apogas la alinomadon. La nomo alodeo kiel alternativa nomo aperas en la artikolo.Narvalo (diskuto) 14:38, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
@Narvalo: Tio kio Vi skribis en tio versio estas ne vera laŭ vortaro.net. En tio versio Vi skribis ke Elodea canadensis estas nomita "Kanada akvopesto" aŭ "elodeo" sed en vortaro.net estas skribita ke Elodea canadensis estas nomita "Kanada elodeo" aŭ "akvopesto". Ĉu mi klare skribis? Eble "kanada akvopesto" estas pli bona nomo sed mi pensas, ke ni devas skribi referencon (libron, gazeton aŭ retpaĝo) en viki-artikolo. La referenco en kiu estis skribita, ke tio planto estas nomita "kanada akvopesto". Ne estas referenco - ne oni povas esti nomon. Ĉu jes? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:55, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Ni ne devas transpreni erarojn de PIV, do blinde sekvi PIV-on, kies parton pri plantoj verŝajne verkis ununura homo. En ĝi oftas la erarojpri uzado de genronomoj por unu - plej konata - specio de la genro. Ĉu akvopesto estas uzebla nur por tiu specio (kanada ...) aŭ pri la tuta genro (do paralele kaj sinonime al elodeo)?Narvalo (diskuto) 20:29, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Se vi bezonas aliajn referencojn, mi kreas artikolojn en mia blogo:)))
@Narvalo: Vi skribis "Ni ne devas transpreni erarojn de PIV". Ni havas regulojn: Vikipedio:Kontrolebleco kaj Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Vikipedistoj ne povas mem decidi ke en PIV estas eraro. Ni (Vikipedistoj) povas nur kolektas informoj el referencoj. Mi penas ke PIV estas pli grava referenco ol privata blogo. Mi penas, ke por decidi "en PIV estas eraro" ni bezonas Encyklopedio de biologio / Biologia vortaro ktp... Pardonu ke mi mi estas kontumaca sed mi pensas ke tio estas bone por Vikipedio. Mi ne volas esti malica. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:00, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Haha:)) Vi sukcese lacigis min, alinomu, se tiel plaĉas al vi kaj vi nur poste povas bone dormi:)) Belan nokton!:))Narvalo (diskuto) 21:17, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
✔ Farite. Mi petas pri ne forigo diskuton. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:31, 31 Aŭg. 2014 (UTC)