Diskuto:Kanto (regiono)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas ke mi konatiĝis kun la regiono per la esperanta nomo Kantoo, kun du vokaloj fine - ĉar la nomo prononciĝas "kantō" kun longa ō fine, tiu formo ne malkutimus (vidu ekzemple la esperantan nomon Oomoto por 大本, Ōmoto). En vikidatumoj tiu variaĵo Kantoo menciiĝas kiel alternativa nomo, sed en la teksto tute ne. Ĉu iu japana esperantisto povus aldoni referencojn, ekzemple el japana-esperanta vortaro aŭ, se tio ekzistas, el iu jarlibro de JEI, aŭ el papere publikigitaj esperantlingvaj libroj aŭ ĵurnaloj menciantaj esperantlingvan nomon de la regiono, kiu konfirmas la efektivan esperantlingvan uzon de nomo Kanto, kiel kanzono, por la regiono? ThomasPusch (diskuto) 08:44, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]