Diskuto:Kaposvár

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la blazono de Kaposvár[redakti fonton]

En la esperantolingva vikipedio la blazono de Kaposvár estas frenezaĵo. Tiu estas la blazono, kiu estas en la flago Deni1963 (diskuto) 19:33, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

@Deni1963: Multaj urboj kaj ĝenerale historiaj geografiaj unuoj havas blazonon "grandan", kun multaj dekoraĵoj, kiel ĉi-tie en la flago, kaj blazonon "etan", pli simplan, ĉi tie montrita dekstre de la flago. La bildigita blazono tute ne estas "de la esperantolingva vikipedio", sed estas enprenata el vikidatumoj - tie (klako sur la blua vorto vikidatumoj tuj sub la titolo) ankaŭ eblas ŝanĝi ĝin. Vikidatumoj proponas normajn informojn por ĉiuj lingvoversioj, do povas esti ke iu alilingvano ne konsentos se oni ŝanĝas al la granda blazono kaj tiu uzanto volos ree havi la etan. Sed tiam oni povas interkonsenti. Alternative ankaŭ eblas en la "informkesto" de la esperantolingva teksto simple enpreni "| blazono = [nomo de la blazono]", tiam uziĝas tiu. Sed mi ne samopinias kun vi, ke la eta blazono el la komuna datuma paĝo estus "frenezaĵo". Se oni metus la grandan blazonon, oni havus la saman bildon jen kun flava fono kaj jen sur blanka fono - la duobleco aldonus neniun kroman informon. Kontraŭe la eta blazono ebligas pli detale vidi la efektivan blazonŝildon. Mi do persone dirus ke la informo en vikidatumoj estas tute taŭga, kaj ne ŝanĝus ion. Sed mi tamen tiom detale klarigis, por ke vi komprenu kie ĉi tie stokiĝas la informoj, kiel teorie eblas ŝanĝi ion kaj kio estas la argumentoj kial estas tiel kiel estas. Cetere, via nomo post la signo @ tute komence de mia noto havu la sencon atentigi vin kiam vi venontfoje ensalutas ke iu skribis noton nur por vi (tiam la sonorilo tute supre de la paĝo en via fenestro iĝas ruĝa). Se vi respondas al mi, mi petas vin fari same, do vian noton komenci per la literoj , ĉar alikaze mi ne atentos tiun ĉi diskutpaĝon, redaktante en tute aliaj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 10:31, 29 jan. 2024 (UTC)[Respondi]