Diskuto:Kastelo de La Roche-Jagu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aldono de {{Portalo|kasteloj de Francio|Côtes-d'Armor|historiaj monumentoj}} en oktobro 2013 estis tre malsaĝa, same multegaj aliaj ŝablonoj, kiuj varbas pri neekzistantaj "portaloj" - ankoraŭ dek jarojn pli poste, neniu el tiuj portaloj ekzistas, kaj kreo de portalo bezonus grandan sindediĉon de iu volontulo. Meto de falsaj varbiloj por portaloj kiuj neniam ekzistis kaj en proksima tempo ankaŭ ne ekzistos estas simple sen-sencaĵo! ThomasPusch (diskuto) 10:07, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: La paĝo kastelo de La Roche-Jagu ekde longege uzas la ŝablonon "geokesto2", kiu nun aldonas ĝenan ruĝan averton "loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj". Mi vidis tian ĝenan ruĝan averton jam iam pri neloĝata insulo, ĝi facile imageblas ankaŭ ĉe preĝejo, muzeo, elementa lernejo, placo, sporta stadiono ktp ktp. Eblus facile eviti la stultan averton per ŝanĝo al ŝablono "informkesto kastelo", sed ... ĉu ne ekzistas alia maniero eviti ĝin. Se ĝi ne eviteblas, tiam la tutan ŝablonon "geokesto2" necesos marki kiel evidindan. ThomasPusch (diskuto) 10:25, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]