Diskuto:Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kelkaj lingvaj rimarkoj[redakti fonton]

  • Kial uzi anglismon "rating-poentoj" por ludo populara en Rusio ? Ĉu ne estas taŭga esperantigo : "takso" ?
  • Mi ne komprenas la esprimon "... konforme al la gajnita loko." Ĉu temus pri " ... konforme al atingita vico." ?
  • Temas pri "magistroj" kaj "metroj". Ĉu ne temus pri "majstroj" ?

Arno Lagrange @ 16:24, 22. Jun 2008 (UTC)

"Takso" estas tro ĝenerala vorto por tio, ĉar kvanto de poentoj ankaŭ estas "takso".
Mi ne komprenas la frazon "atingita vico", vico por mi estas pli hom-vico, ne por teamoj. Kial "loko" ĉi tie estas neklara?
Pri majstroj mi konsentas! Alaŭdo ۩ 16:41, 22. Jun 2008 (UTC)
Vi diskutas ke 'takso' ne estus la ĝusta vorto. Povas esti. Estis nur sugesto mia. Sed ĉu tio pravigas uzon de angla vorto ? (cetere mi nur esperantigis la vorton : to rate tradukiĝas al "taksi").
"Vico" estas en listo la pozicio de individuo. Pli klara ol "loko". Vico estas loko en ordigita sinsekvo. Gajnanto estas en unua vico, sekvas gajnantoj en dua, tria, n-a vicoj. "loko" tute ne komprenigas ke la sinsekvo estas ordigita, pro tio mi ne komprenis kaj post cerbumado provis diveni pri kio temas. AL @ 18:24, 22. Jun 2008 (UTC)
Nu, vidu, tiu "takso" kaj ruse, kaj germane nomiĝas "rating", la koncerna paĝo, kie oni povas rigardi ĝin nomiĝas: http://rating-mak.chgk.info/ MAK estas "internacia asocio de kluboj", kaj "rating" nature estas uzata por tiuj poentoj.
Verŝajne oni povus uzi la vorton "poentoj" por tio, sed mi ne vere vidas problemojn por uzi unu pruntaĵon, tiom pli, ke ĝi estas komprenebla kaj fakte estas ne traduko, sed transskribo de la rusa poento-sistemo.
Mi havas tute alian komprenon de la nocio "vico". Verŝajne pro germana kaj rusa influo, sed "vico" por mi estas certa sinsekvo, sen rilato al iuj atingoj. Do, se la teamo gajnas la unuan lokon, ĉu tio estas por vi neklara? "Unua en la vico" tute ne elvekas ĉe mi la saman impreson pri venkintoj kaj malvenkintoj. Alaŭdo ۩ 19:02, 22. Jun 2008 (UTC)
Eĉ se rusoj kaj germanoj uzas anglajn vortojn, ne estas pravigo por enkonduki ilin en Esperanton. Se vi konsideras ke Esperanto malhavas taŭgan vorton por esprimi la nocion, provu enkonduki neologismon, esperantigante la mankantan vorton ( 'rejtingo' ). Tamen mi dubas ke tia neologismo estas utila. Pri 'vico' mi iom misvojiĝis. Kontrolinte en PIV mi trovis ke 'vico' estas sinsekvo da diversaj elementoj. Eĉ se gajnanto staras en unua vico, tiu esprimo ne estas pli klara nek pli taŭga ol 'loko'. AL @ 16:31, 3. Jul 2008 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de: Alaŭdo ۩ 15:44, 22. Jun 2008 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Marcos 19:54, 22. Jun 2008 (UTC)
  2. Por Por: Thomas Guibal 10:12, 27. Jun 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komentoj: Antaŭ du jaroj artikolo pri tiu ludo, sed pri televida elsendo jam fariĝis ADLS. La nuna artikolo temas pri la sama ludo, sed esence pri alia fenomeno. Ĉar dume ŝajne mankas aliaj kandidatoj, mi pensas, ke tiu artikolo bone taŭgus kiel ADLS. Ĉi-foje mi zorgeme atentis pri tio, ke ĉiuj bildoj en la artikolo aŭ estu el Komunejo, aŭ havu korektajn bildo-rajtojn. Alaŭdo ۩ 15:44, 22. Jun 2008 (UTC)