Diskuto:Kiropteroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tutnova artikolo "vespertoj" kaj tiu ĉi duobliĝas: oni devas kunfandi ilin kaj forviŝi unu.

Ĥipteroj, Kiropteroj, aŭ Vespertoj[redakti fonton]

Ĉiuj tri estas nomoj troveblaj en PIV por la ordo havanta la sciencan nomon Chiroptera. Hodiaŭ (12.feb.2007) estas artikoloj por ĉiuj tri en Vikipedio, stato kontraŭa al bonaj enciklopediaj principoj. Se estas tri samsignifaj kapvortoj, du devus simple redirekti al la tria. Sed kiu al kiuj? Sekvante PIV-on, la elekto estas klara: tie la ĉefa artikolo aperas sub "Kiropteroj", dum "Ĥiropteroj" simple redirektas al "Kiropteroj" kaj "Vesperto" donas kiel signifon: 1. kiroptero kaj 2. vespertiliono (genro de kiropteroj).
Laŭ tio mi nun unuigas la materialojn sub la kapvorto "Kiroptero" anstataŭigante tekston ĉe "Ĥiropteroj" kaj "vesperto" per redirektiloj.
Paul Hopkins 12. Feb 2007

Laŭ alilingvaj vikipediaj artikoloj, kombine kun nacilingvaj-esperantaj vortaroj (ekzemple Wells en-eo bat=vesperto, Krause de-eo Fledermaus=vesperto, Middelkoop nl-eo vleermuis=vesperto kaj Le Puil-Danvy fr-eo chauve-souris=vesperto) klariĝas, ke

  • la ordo Chiroptera (en Esperanto laŭplaĉe Ĥiropteroj aŭ Kiropteroj, kvankam la unua esperantigo pli similas al la latina-greka originalo kaj aliaj biologiaj nomoj kun la latina-greka sono "ĥ" ja tradukiĝas al esperanta biologia termino kun "ĥ") konsistas el
    • la subordo Megachiroptera kun nur unu familio, kiu latine nomatas Pteropodidae (laŭ esperantigo estus "pteropodedoj') kaj en la nuna esperanta teksto nomiĝas "flughundoj" (laŭ, ekzemple, la germanlingva nomo Flughunde) kaj
    • la dua subordo Microchiroptera, kiu egalas al la esperanta termino vesperto kaj havas plurajn familiojn. PIV2 do ne precizas, kaj la vorto "vesperto" ne egalas al "ĥiroptero/kiroptero", sed estas nur unu el du subordoj.

Ĉar la subordo "Megachiroptera", grandaj ĥiropteroj, nek laŭ nombro de familioj nek laŭ grandeco de la bestoj pli grandas ol la subordo "vespertoj" (latine-greke Microchiroptera, etaj ĥiropteroj), tute sencas uzi la vortojn pteropodedoj/flughundoj kaj vespertoj (kvankam la angla vikipedio leĝere proponas la vortojn megabats=megavespertoj kaj microbats=mikrovespertoj). Kaj ĉar la unua subordo fakte tute ne havas rilaton kun hundoj (se entute, tiam krom al vespertoj iom parencas al simioj), la vorto pteropodedoj preferindas...

Do la supozeble plej saĝa ordigo estas

  • ordo: Ĥiropteroj
    • subordo: Megaĥiropteroj
      • familio: pteropodedoj
    • subordo: Mikroĥiropteroj
      • familioj: vespertoj

Tio bone respegulas la aktualan sciencan latinan-grekan terminaron, pri kiu mi persone neniel respondecas kaj kiun mi ne komentas, sed kiun miaopinie plej fidinde indas respekti.

Sincere, ThomasPusch 21:21, 16. Sep 2007 (UTC)