Diskuto:Kojnoskribo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tielnomata "hungara kojnoskribo" plej similas al "Runoj"!

Thomas Genty: La kojnoskriba sistemo, verŝajne, ne estis, jam de siaj originaj tempoj, "bildsimbola" aŭ "ideograma". Certe, estis signoj kies desegnoj klare montris la objektojn kiujn ili volis signifi. Sed fakte, oni povas facile vidi ke tiaj ideogramoj ne estis tiom multnombraj. Jam dum siaj originaj tempoj, la skribo de la Mesopotamio Antikva estis malsimpla sistemo farita de signoj kiuj ne estas desegnaĵoj, sed ideogramoj kaj fonetikaĵoj, kaj helpoj al la legaĵo. Tia estis sia unua stato, kiam servis la sumeran lingvon (de nekonita lingva familio). En sia klasika stato (kiam oni tion uzis por skribi la assyro-babilona lingvo, kies lingva familio estas semitika), tiu skribo estas farita de kvin tipoj de signoj: 1: fonetikaĵoj (ekzemple: la signo "u" estas uzita por signifi la sono "u" kiun oni bezonis). 2: sumeraj vortoj: la sumera lingvo estis tiu en kiu oni kreis la skribon; estas la lingvo de la originoj. Oni tre ofte uzis, en la akkadaj (aŭ assiro-babilonaj) tekstoj, sumerajn vortojn. Ekzemple, oni skribis "LUGAL" por diri "ŝarrum" ("reĝo"). 3: Semantikaj helpoj: estas signoj metitaj komence aŭ fine de vortoj kies semantikan klason oni volas precisigi. Ekzemple, "(d)EN.KI" estas la dio Enki. Sed "EN.KI(ki)" estas la ejo de Enki, t. e. la urbo Nippur. 4: Fonetikaj helpoj: ne estas nur unu valoro po signo kojnoskriba. Ekzemple, la signon sumeran "DINGIR" ("dio") oni povas legi "an", "il", "el", ktp. Estas pli ol 600 signoj kaj pli ol 4000 valoroj en tiu sistemo. Ekzemple, la unuan signon skribante la sono "u" ni (en niaj tempoj) skribas "u",la duan "u2", la trian "u3", ktp. Do, kiam oni bezonas la valoron "TU15", estante skribita per la signo "IM", oni skribis "tuIM", tiel monstrante ke oni devas legi la sonon "TU", t. e. TU15. 5: Gramatikaj helpoj (de prekaŭaj samaj manieroj). 6: ĉifroj, laŭ seksagesimala sistemo, t. e. sistemo kies bazo ne estas 100, sed 60, same kiel en niaj horloĝoj.