Diskuto:Komerca administrado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu teksteto vere nur kompreniĝas kiel artikola ĝermo, por komenci la temon kaj eviti plene ruĝan ligilon en temo tiom esenca. Mi loze orientiĝis laŭ la angla teksto, sed neniel volus tiom profundiĝi kiel la anglalingva teksto, ankaŭ rezignis pri ĉiuj referencoj, sendante referencemulojn al la pli disvolvintaj alilingvaj versioj. Artikola ĝermo devas simple havi tri frazojn, se eblas esperantlingvan eksteran ligilon (pri tiu temo mi ne trovis ion tauĝan), ĝerman ŝablonon kaj unu kategorion: estas malmulte pli ol klariga linio en vortaro. Ĉar mi ne vere tradukis la anglan tekston, nur uzis ĝian komencon kiel orientilo, mi ne oficiale notis la novan tekston "traduko de la angla teksto". ThomasPusch (diskuto) 00:37, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]