Diskuto:Komputila ekrano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Kani kial ne havas vidilo ? Ĝi estas pli proksime por fundamento . Nira gliro (diskuto) 22:46, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Nira gliro Saluton kaj bonvenon en Vikipedion. Mi devas konfesi, ke mi taksas viajn redaktojn ankoraŭ iom nematurajn. Ekzemple en tiu ĉi via interveno estas tro multaj eraroj en tiom malgrandaj frazoj. Pli ĝuste gramatike estus jeno: kial vi ne ŝatas vorton "vidilo"? Ĝi estas pli proksima laŭ la fundamento. Tiukadre mi ne certas ĉu vi povos kompreni miajn argumentojn. Ja la radiko vid- estas fundamenta, dum "video" ne ekzistis en zamenhofa epoko, tamen tiu vorto ja estas PIV-a, ĉu vi kontrolis tion? Por uzi (eĉ krei) vorton en Esperanto ne sufiĉas glui sufikson al radiko; necesas, ke la cetero de la komunumo povu kompreni tion. Mi legis kaj vidis la uzadon de la vorto "ekrano" en multaj medioj, dum vidiloj... kio ĝi estas? ĉu okulo, vitrokulo, mikroskopo, kamerao? ĉiuj estas vidiloj. Ĉu vi povas kompreni kio estas amilo, sentilo, pensilo, studilo, piedirilo? Ĉiuj estas, laŭ via konsidero, proksimaj al la Fundamento, sed kio ili estas? Mi konsilas al vi legi Esperanton kaj bone rigardi la uzadon de la vortoj. Viaj artikoloj postulas reviziadon kaj plibonigon. Mi pretas helpi.--kani (diskuto) 23:08, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]