Diskuto:Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon al Arno pro la diversaj korektetoj. Tamen ĉu vere ekzemple tiu ĉi ŝanĝo estas ĝusta?

Nivelo de komencantoj, kiuj komprenas frazojn kaj vortojn kiuj temas pri sia persono kaj sia ĉirkaŭaĵo...

Laŭ mia lingva sento en tiu subfrazo ("kiuj temas pri ___a persono kaj ___a ĉirkaŭaĵo"), la subjekto (al kiu rilatas la vorto "kiuj") ja ne plu estas la komencanto, sed la frazoj kaj vortoj kiujn tiu komprenu. Tial ne plu la persono kaj ĉirkaŭaĵo estas siaj, ĉar tio laŭ mi signifus de la frazoj kaj vortoj. Aŭ ĉu vere oni rajtas eĉ tiel ĉi "transsalti" unu subfrazon kaj referenci al la subjekto de la frazo du nivelojn pli supre? Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:02, 8. Dec 2006 (UTC)

Vi pravas : mi preteratentis ke la subjekto fariĝis "la frazoj kaj vortoj" . Do la frazo estas rekorektenda. AL @ 13:31, 8. Dec 2006 (UTC)

Mi do sugestas

Nivelo de komencantoj, kiuj komprenas frazojn kaj vortojn rilatajn al sia persono kaj sia ĉirkaŭaĵo.

ŝajnas al mi pli klare ol "kiuj temas pri iliaj" AL @

Dankon - viaj komentoj certe pravas pri faciligo de la lingvaĵo uzata, kaj mi ĝojas, ke ni ankaŭ sukcesis solvi la malkompreniĝon. Mi dume tamen decidi ŝanĝi la priskribojn de la niveloj per tiuj "oficialaj" kiuj jam publikiĝis en Edukado.net - kaj kiujn mi serĉante fontinformojn por la artikolo ne trovis nur pro tio, ke ili ne estas troveblaj pere de Guglo. Tamen nun Katalin mem rekomendis al mi uzi tiujn materialojn por la artikolo - kaj same mi aldonis ĝin en la referencojn. Mi esperas, ke tio enordas kaj tiel ĉio pli bonas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:59, 8. Dec 2006 (UTC)

Seksismo[redakti fonton]

La uzata lingvo de priskribo de la niveloj ne taŭgas laŭ egaleco de ambaŭ seksoj: kial uzado de li, kaj kial ŝi ne aperas? Ekzistas iloj kiel ŝli aŭ aliajn.... --Alekĉjo 14:55, 3. Nov 2008 (UTC)

Pro la ofteco, uzo de "li/ŝi" (aŭ "ŝi/li") signife malfaciligus la komprenon de la teksto ĉi-kaze. Kaj "ŝli", kvankam mi favoras ĝin, daŭre ne estas oficiala vorto en Esperanto kaj do ne sekvenda en la Vikipedio. Male, se mi bone scias, en la komencaj tempoj Zamenhof deklaris, ke "li" povas esti uzata por ambaŭ seksoj, kaj tial fakte la priseksismaj plendoj de pluraj esperantistoj laŭ tiu perspektivo tamen ne estas tute ĝustaj. La lingvon mem ni per tiu ĉi artikolo ne reformos, do ni dume uzu tion kio el la alternativoj plej neŭtralas, kaj plilongskale eble laŭ sia propra interesiĝo pledu ĉe la Akademio aŭ strebu influi la ĉiutagan lingvouzon kaj tiel modifi la lingvon desube. Mi estimas la laboron kiun vi faris indikante aparte ĉiun aperon de "li", sed mi nun devis malfari tiujn ŝanĝojn. Krome, la referenckadra teksto en Esperanto estis verkita (kaj eldonita) de aliaj personoj kiel oficiala dokumento kaj la Vikipedio nur citas ĝin, do se jam, necesas plendi rekte ĉe la originala verkinto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:09, 27. Jan 2009 (UTC)