Diskuto:Kongoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas artikoloj kongoj kaj bakongoj pri la sama temo - konge la etno nomiĝas bakongo, sed en Esperanto "kongoj" estas la kutima formo. Mi pledas por unuigo de la preskaŭ samenhavaj artikoloj sub titolo "kongoj". Ĉu iu havas alian argumenton?

ThomasPusch 16:36, 25. Jan 2011 (UTC)

Mi ankaŭ subtenas vian pledon por kunfando de ambaŭ artikoloj - "ba" en "bakongo" supozeble estas markilo de pluralo, kaj "ki" en "kikongo" estas markilo de lingvo, tipaj en lingvoj kun klasoj. --Dominik 16:56, 25. Jan 2011 (UTC)