Diskuto:Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi suspektas ke la teksto parte respegulas persona(j)n opinio(j)n de iuj redaktintoj. Ekzemple la frazo

Citaĵo
 Ĉar la Sovetunio certigis la krudmaterialojn por la landoj malaltpreze kaj grandkvante, la teknika evoluo postrestis, ne okazis strukturaj reformoj en la industrio, kio kaŭzi nekonkurkapablon[laŭ kiu?] de tiuj landoj." 

ŝajnas al mi aŭdaca aserto pri kaŭzeco (ne komentante la tajperaron, kiun eblus rapide ĝustigi) ... Ĉar la Sovetunio tro malmultekoste fordonacis nafton kaj tergason, tial fine la socialismaj landoj ne povis konkuri??? Mi supozas ke la registaro en Moskvo iel rilatis al la malforta ekonomio ĉie en la socialisma mondo, sed ke kulpis tro grandanime malaltaj prezoj de la krudmaterialoj abunde disdonitaj de Sovetunio al la frataj ekonomioj, ŝajnas al mi naiva klarigo. Eble plej simplus ree traduki al Esperanto iun nacilingvan tekston pli saĝe verkitan, kun abundaj referencoj aparte se la klarigoj tiom aŭdacas. Aŭ necesas mem pli saĝe kaj kun bonaj referencoj reverki. ThomasPusch (diskuto) 22:24, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Necesas roboton por kontroli ke ĉiu aserto estas akompanata de referenco.
Sed ĉar la Naturlingva prilaborado ankoraŭ ne atingis tion stadion de evoluo do pli simple certigi fonton al ĉiu alineo, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 06:13, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]