Diskuto:Kopta alfabeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝis nun estas problemo por vidigi la koptajn literojn per Unikodo, sed post iom da tempo eblos.

Jen la signoj de 03E2 ĝis 03EF, kies priskriboj mencias "COPTIC":

ϢϣϤϥϦϧϨϩϪϫϬϭϮϯ

Evidente ne ĉiu tiparo havas ilin, sed ili ne estas speciale problemaj, ĉu?

Kompreneble la artikolo havu ankaŭ bildon, por ke ĉiu povu vidi ilian aspekton.

Jen la koncerna parto de Unikodo: http://www.unicode.org/charts/PDF/U0370.pdf

aldonita[redakti fonton]

Mi aldonis la skribaĵon, kiu troviĝis en la germana vikio.

Interesa detalo: evidente estis simila evoluo de la stilo de skribado en la latina kaj la kopta skribo: en fruaj tempoj la literoj estis tre klaraj, tial facile legeblaj. Poste oni komplikigis la literojn per serifoj kaj volutoj. Mezepokajn latinajn (kaj germanajn, francajn ktp.) tekstojn oni preskaŭ ne povas legi. Ankaŭ la mezepoka araba skribo estas komplika, kompare kun la (pli malnova) hebrea.

Ĉu ekzistas teksto pri tiu efiko uzebla por la vikipedio? --Hans Eo (diskuto) 16:41, 20 Nov. 2012 (UTC)