Diskuto:Korinta ordo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Korintia ordo)

Mi mem kunlaboris en la artikoloj, en kiuj uzatas la vortumo "korintia ordo", kaj ankaŭ en tiuj, en kiu uzatas la vortumo "korinta ordo". La dosiero "kolonaj ordoj.png" de mi uzas la formon "korinta ordo". Ekzistas kaj la urbo Korinto kaj la regiono Korintio, kaj supozeble ambaŭ formoj pravigeblas. Sed estu prefero por unu, kaj iom strangas se en artikolo kun titolo "korintia ordo" aperas ilustraĵo, en kiu uazatas la alternativa formo "korinta...". Laŭ la "principo de neceso kaj sufiĉo" mi en duba kazo kiel tiu-ĉi proponas favori la pli mallongan, pli koncizan formon: Se la aldona litero -i- ne alportas signifan aldonan informon, ĝi ne necesas. Krome - tute praktike - iom pli facilas ŝanĝi la vortumon de teksto ol la tekston de la grafikaĵo (sed kompreneble kun iom da peno eblas ankaŭ ŝanĝi tion, do ĉi-lasta argumento ne estas tre forta, nur aldona). Do: Se ne estas konvinka kontraŭargumento, mi pledas je uzo de formo "korinta ordo". ThomasPusch (diskuto) 11:30, 26 Jun. 2014 (UTC)

Dum 10 tagoj ne venis kontraŭargumento, do mi provizore decidiĝas favore al la pli simpla formo "korinta ordo". ThomasPusch (diskuto) 22:35, 7 Jul. 2014 (UTC)