Diskuto:Kradvorto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mistraduko el la angla[redakti fonton]

Mi komencu per enkondukante min kiel denaska parolanto de la angla usona, la lingvo fonta de la vorto "hashtag", chi tio estas mia nura "kvalifiko" de komenti pri chi tiu temo.

Antau 5-10 jaroj la vorto "hashtag" neniel ekzistis. Ni nomis la simbolon (#) "pound", sed "sharp" anstatau "dieso". Volinte sekvu la spurojn de la evoluo de chi tio transformo, mi ektraserchis la reton. Oxford dictionaries (plej autoritata angla vortaro) difinas "hashtag" chi tiel:

"1. Vorto au frazo antau krado (#), uzita che soci-mediaj retoj kiel Tvitero por identigi mesaghojn pri specifa temo. 1.1. La signo krada (#).

Nur tio, nenio aparte. Che chi tiu Vikipagho, legeblas la jena:

"...vorto prefiksita kun krado (#). Tio utilas por sociaj retoj."

Suspekte simila al la Oksforda difino. La problemo? Tio chi difino tute ne sufichas por la largho de la vera uzado. Supozu, momente, ke du personoj etendas objekton samtempe, rezultante en manpremo inter ili. Por subtranchi la malgraciecon de la situacio, oni komike dirus "hashtag awkward!". Se ni prenu nur la signifon jaman, "hashtag" funkcias kiel "pronoma substantivo", kiu malkorektas. Chi tie ghi funkcias kiel nudradikala vorto: "krad malgracio!".

En alia komuna okazo, al iu mankas io superflua, tamen dezirata, kaj li dirus, "hashtag first world problems!". Iel, ghi tradukeblus kiel "kiaj problemoj burghaj!" Sed apud "kiaj" ankau "jen" au "fiaj", ktp. Sed kiel traduki per la radikalo "krad"? Ghi estus "kradon pro problemoj burghaj".

Se iu proponus ion nedeziratan, eble la aliulo respondus, "hashtag no way!". Jen, "emfaze ne!", au pli rekte "kadre ne!"

Se iu postis fotojn de sia juneco jhaude (kutimajho en soci-medioj), li dirus "check out these hashtag throwback thursdays!". Oni tradukus "rigardu al la fotoj krade antaulongaj!" au pli rekte "amuzighu per chi tiuj prafotoj kradaj!"

Kaj tiel plu. Mi proponas nek solvon, nek konsilon, sed mi nur volas lumigi al uzantuntoj de chi tiu anglajho, ke shajnas kiel ni ne jam havas pravan analogon, kaj en la moderna mondo chi tiu punkto zorgendas. Estus mirinda se ni, por ni mem, povus difini nian solvon antau la anglaj vortaroj mem!

Bonan solvadon! Pauchjo (diskuto) 21:21, 8 Dec. 2015 (UTC)