Diskuto:Krimfikcio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri kreado de malplenaj sekcioj[redakti fonton]

Karaj, kiom valoras krei malplenajn sekciojn (precipe plenajn de ruĝaj ligiloj)? -- Fernando Maia Jr. 14:18, 17. Dec 2007 (UTC)

La kreado de malplenaj sekcioj pluiĝas! La parton pri "Krimromanoj" ks. ni devus meti en Krimliteraturo kaj nur montri la bazan ĉi tie (Krimliteraturo estus kiel ĉefa artikolo, kiel Historio de (Lando) ks.) kaj eĉ tiu pri filmoj ni devus krei ion kiel Krimfilmon mem por funkcii ankaŭ kiel ĉefa artikolo. Nu, se tiuj malplenaj sekcioj ne pleniĝis ĝis la fino de KDLS, ni simple forviŝos ilin. -- Fernando Maia Jr. 14:36, 21. Dec 2007 (UTC)
La KDLS finiĝis. Ni forviŝu malplenajn sekciojn kaj lasu ilin kiel vere kreotajn, kiam kontribuanto ja verkos ion. -- Fernando Maia Jr. 01:13, 24. Dec 2007 (UTC)

Pri nomoj de la herooj[redakti fonton]

Kamaradoj, mi ne komprenas nomojn de herooj prezentitaj ĉe la desegnaĵo. Provu uzi esperanton, sed ne la strangan lingvon --P.Fiŝo 10:08, 19. Dec 2007 (UTC)

Saluton, P.! Mi verkis la tekston sub la desegnon. Nu, "Sherlock Holmes" kaj "Watson" estas la originalaj nomoj (en la angla) de tiuj herooj. Mi ne scias kiel bone esperantigis tiujn nomojn, tamen ili ne estas tiom korektendaj. Zamenhof en sia traduko de Hamleto tenis multe da nomoj en ties originalaj formoj, kaj la saman faris E. de Wahl en siaj tradukoj de Lermontov, kiel "Princidino Mary". Ĉu vi proponas ian esperantigon? Kore, Fernando Maia Jr. 16:43, 20. Dec 2007 (UTC).