Diskuto:Kristnaska kordo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Julkanto?[redakti fonton]

Julkantoj? -- Raoni Sousa 21:48, 30. Sep 2007 (UTC)

Saluton, Rao! Ankaŭ mi ankoraŭ ne scias tion, kio estas "jul´". Mi nur uzis ĝin, ĉar Akordo tiel difinas sian muzikaĵon, kaj Tekstoj.nl kaj MusicExpress, krom Guglo, tion ankaŭ uzas. Mi dume kredas, ke temas pri io simila al ""jubil´. -- Fernando Maia Jr. 11:52, 1. Okt 2007 (UTC)

White Christmas[redakti fonton]

Saluton, Mosh! Vi forigis la referencon en la angla, White Christmas, apud "Kristnasko blanka" en la sekcio "Repertuaro". Nu, tiu referenco eble estas en la KD, ĉar ĝi aperas en Tekstoj.nl kaj MusicExpress. Mi kredas, ke tiel estas, ĉar "White Christmas" ne estas tradicia kristnaska muziko, tamen komerca. Eble la verkanto de tiu esperanta versio petis permeson verki ĝin sur la originalo en la angla, dum la aliaj versioj ŝajnas esti ĉiuj sur tradiciaj kantoj. Nu, tial mi malfaras vian ŝanĝon, sed dankon pro la atento al Vikipedio! -- Fernando Maia Jr. 17:39, 15. Dec 2007 (UTC)