Diskuto:Kruconervura volbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La traduko "ripo" en la titolo "krucoripa volbo" estas mistraduko el la angla, germana aŭ eble alia ĝermanida lingvo. En la leksiko de Esperanto la arkitektura elemento nomiĝas nervuro (vidu PIV, Reta Vortaro aŭ aliajn vortarojn), laŭ la romanidaj lingvoj (franca vorto nervure, itala nervatura ktp). Mi movas la artikolon al la ĝusta titolo "kruconervura volbo", kaj klopodos ŝtopi la truon de mankanta vikia artikolo pri la temo "nervuro", kies manko eble kaŭzis la lingvan improvizadon ĉi-tie (vikipedia artikolo pri la temo laŭ la nuntempa stato ekzistas nur en la germana, ĉeĥa kaj estona, do vere ne en ĉiuj grandaj mondaj lingvoj, kaj tial iom malfacile troveblas...). ThomasPusch (diskuto) 18:01, 14 Maj. 2015 (UTC)