Diskuto:Kvina Respubliko de Francio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En neniu alilingva vikipedia artikolo pri la temo krom la turka uziĝas la formo "Kvina Respubliko (Francio)" kun krampoj - formo kiu certe tiel ne aperas komence de la teksto mem. La franca teksto simple titoliĝas "Kvina Respubliko", la aliaj "Kvina Franca Respubliko", "Kvina Francia Respubliko" aŭ "Kvina Respubliko de Francio" (per tiu formo komenciĝas ankaŭ la esperanta artikolo mem) ...

Simile pri la Dua kaj Kvara Respublikoj: La artikolo pri la "Tria Respubliko de Francio" fakte dekomence jam havas tiun artikolonomon, kaj artikolo pri la "Unua Respubliko de Francio" entute ankoraŭ ne verkitas.

La formo "Kvina Respubliko de Francio" plej similas al la nuna artikolonomo, sed tamen evitas la krampojn. Mi proponas alinomigi la artikolojn pri la Dua, Kvara kaj Kvina Respublikoj al tia formo kaj lasi redirektigojn de la nunaj titolonomoj kun krampoj al la novaj nomoj.

ThomasPusch 20:05, 10. Mar 2009 (UTC)

Vidu koncernan diskuteton sur la paĝo Diskuto:Dua Respubliko (Francio).

Informkesto[redakti fonton]

Ĉu lando taŭgas ĉi tie? sed necesas specifigi iuj parametroj. Sj1mor (diskuto) 05:30, 9 apr. 2023 (UTC)[Respondi]