Diskuto:La Kronikoj de Narnio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ĉi tiuj libroj ekzistas Esperante? Alikaze, ni sekvu nian regularon kaj movu ĝin al The Chronicles of Narnia. Mi trovas "Narnia" tre bela nomo, kaj ne vidas bonan kialon por ŝanĝi ĝin. (Ekzemple ĝi ne enhavas sonojn fremdaj al esperantouzanto.) Ĝi ja ne estas Esperanta (nek Angla), sed apartenas al la "alia mondo" de la libro. Bab

  • La esperanta nomo estas "Kronikoj de Narnio". Estas tiel, ĉar estas la saman ion ke kiam "Windows" devenas esperante "Vindozo", aŭ "Wikipedia devenas esperante "Vikipedio", ktp. Estas tiel, en tuta la lingvoj. (krom je angla kaj je moderna franca kiuj estas du de la raraj esceptoj) Kaj "Narnia" povas tiel esti adjektiva formo.
Kial "Narnia" havu Esperantan nomon? Ĝi estas alia mondo, ne iu "Germanio" aŭ "Peruo". Neniu kredas ke "Kalevala" estas adjektivo... Bab 10:04, 18. Apr 2006 (UTC)
Kvankam obstineme nia anonimulo ĝenerale proponas strangaĵojn (tiom strangaj kiom ĝia esperanto), mi tie subtenas ĝian "Narnio"-n. Eĉ se temas pri alia mondo, kial uzi alian esperanton ? Esperantigi Narnia-n per Narnio, ja estas multe pli subteninda ol esperantigi "Amélie Poulain" per "Ĉevalido, kiel li aliloke faris...--Zorhof-86 22:44, 18. Apr 2006 (UTC)
Kial uzi Esperanton? Aliaj "alimondecaj" nomoj literaturaj havas siajn apartajn "gustojn", eĥantaj forajn kaj "mistikajn" lingvojn: Nangijala, Gondor, Tol Eressëa, Oz... Kaj jen venas la tradukistoj kaj faras ĉi tiujn nomojn same "klaraj kaj analizeblaj" kiel "terpomo" kaj "montaro": Nangijalo, Gondoro, Tol-ereseo, Ozo. Vom! Lasu fremdaĵojn resti fremdaj (krom eventuala modifo de la literoj), mi petas. Bab 08:48, 19. Apr 2006 (UTC)
"Krom eventuala modifo de la literoj"...Via ekzotismemo havas limon: la nomo estu fremda, sed ne tro, ja ne tolereblas fremdaj literoj....Vom, la tiedaĉaj duon-pozicioj.--Zorhof-86 18:10, 19. Apr 2006 (UTC)
Bonvolu ne akuzi min de duon-poziciemo. Mi mem uzus fremdajn literojn en traduko. Sed mi scias, ke multaj homoj ne ŝatas ekz-e "y" en esperantlingva teksto, kaj pro tio skribus Javanna anstataŭ Yavanna (diino en la verkoj de Tolkien). Ĉi-kaze la literelekto ne tiom gravas, ĉar ambaŭkaze temas pri transliterigo el la tengvara alfabeto (elfa). Mi tamen miloble preferas na "Javanna" ol "Javano" aŭ "Javanao". (Kaj cetere, ne temas pri "ekzotismemo", sed ja pri deziro fidele redoni aŭtentajn nomojn el aliaj kulturoj, eĉ kulturoj fikciaj.) Bab 20:51, 19. Apr 2006 (UTC)
Ĉu vere vi konservus la originalajn literojn se temas pri nomo rusa, araba, ĉina, ktp ? Ĉu vi skribus "Москва" anstataŭ "Moskvo" aŭ "بغداد" anst. "Bagdado" en viaj tradukoj?? Se jes, tio estas nelegebla por la plimulto, kaj tiu ĝisosta purismo aspektas ja snobismo, elitismemo kaj sci-afektemo; se ne, tio ja konsistigas duon-poziciemon. Vi konsentas uzi J anstataŭ Y, ĉar multaj ne ŝatas ĝin en eo:teksto, kial vi ne farus tute similan konsenton, por ne nomo ne havu aspekton de adjektivo, ĉar ankaŭ tie, multaj ne ŝatas tion?... Aliflanke, se la ekzotikeco de iu rakonto nepre bezonas ke la nomoj aspektu "fremdaj", tio ja montras ke ĝia elvok-kapablo estas iom febla... Por mi, la "o" de Narnio ne malfremdigas la nomon, ĝi nur ebligas simple gramatike konstrui la adjektivon, uzi la akuzativon, ktp. (Kelkaj naciaj lingvoj same agas: cs:Narnie pl:Narnii) --Zorhof-86 23:31, 19. Apr 2006 (UTC)
Mi ne komprenas vin. Unuflanke vi atakas min pro duon-poziciemo, kaj se mi provas unuecigi mian pozicion, mi estas snobo... Mi vidas ke vi irigas min en angulon, kie mi estos devigata akcepti vian starpunkton.
Nu, bone, ŝajne mi devas elĉizeli ĉion:
Ne, mi ne konservus originalajn literojn. Vi konfuzas du malsamajn aferojn: 1. esperantigo kaj 2. transliterigo. "Moskvo" estas esperantigo. "Moskva" estas transliterigo. "Москвo" ankaŭ estas esperantigo, sed per cirilaj literoj. Por mi esperantigoj de nomoj preskaŭ ĉiam deprenas multe da elvokivo. Mondo kie nomoj finiĝas per -a, -e, -y, -os, -, kaj kie la akcentoj varias, estas multe pli bunta loko ol mondo kie ĉiu nomo finiĝas per -o kaj havas antaŭlastsilaban akcenton.
Nur hipnozitaj fundamentism-esperantistoj miskomprenus majuskloinicialan Narnia [aŭ Narnja, se vi volas] ("Kronikoj de Narnia" ktp.) kiel adjektivon. En la malmultaj okazoj kiam oni bezonus adjektivigi la nomon (mi ne traserĉis la Anglan originalon je "Narnian" kaj similaĵoj) en traduko, facilus skribi Narnia-a, de Narnia ktp. Bab 09:57, 20. Apr 2006 (UTC)
Bone. Mi forlasas la diskuton. Eble mi malbone komprenis vin, kaj mi volonte deprenas miajn taksojn rilate vin. Nek duon-poziciemulo, nek snobo. Nur mi, krudulo, kiu en nomo ne vidas poezion, sed nur praktikan manieron indiki pri kio ni parolas, kiel eble plej sen miskompreno. Verŝajne ni ne estas sur la sama planedo. Verŝajne la via havas elvokivan nomon. La mia, tute banalas: ĝi nomiĝas tero. Ĝis eventuala renkontiĝo (je kiu speco ?) --Zorhof-86 20:03, 20. Apr 2006 (UTC)
Dankon. Mi forlasas ankaŭ la diskuton. Ĉar mi ne volas perforte altrudi mian "poezian" senton pri nom-beleco, "Narnio" restu ĝis eventuale mi havos apogon. :-/
Miascie ankaŭ mi loĝas sur planedo Tero. (Sed eble mi eraras.) Bab 21:57, 20. Apr 2006 (UTC)