Diskuto:La Verda Stelo (Antverpeno)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Persone mi pensas, ke en la teksto estas tro da ruĝaj ligiloj. Laŭ mi ne nepras, ke pri ĉiu iama Esperanto-parolinto ekzistu biografia artikolo, se el nuna stato mankas informoj... Se artikoloj estas, ili kompreneble bonvenas, ĉar ili estas aldona informfonto, sed se ne, ne necesas per dum jaroj alarmiga ruĝa koloro postuli ilin. Tamen bonus se iuj artikoloj pri (pasintaj) organizaĵoj ankoraŭ verkiĝu, ekzemple Reĝa Belga Ligo Esperantista, Belga Esperantista Junulara Asocio, Internacia Esperanto-klubo Aŭtomobilista kun dumonata revuo Aŭto-Revuo ... bonus ankaŭ artikolo pri Tutmonda Junulara Organizo (TJO), kvankam eblus iom simplige alidirektigi la titolon al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo#Historio, la posta organizaĵo kiu heredis la aktivecojn de TJO. ThomasPusch (diskuto) 07:21, 2 Sep. 2013 (UTC)