Diskuto:Lappeenranta

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tre dubas, ke en la urbo situas "la plej malnova grek-ortodoksa kirko de Finnlando (1785)", kiel informas la teksto. Laŭ la urba historio kaj laŭ la dato 1785 multe pli verŝajnus ke temus pri "la plej malnova ruse ortodoksa kirko de Finnlando". La germana artikolo same nomas la kirkon "greka", la angla artikolo "rusa", sed tie indikatas ke mankas referenco pri la aserto. Kompromise mi nun simple nomas la kirkon "ortodoksa"... Eksteraj ligiloj parte ankaŭ nomas la kirkon "grek-ortodoksa", ekzemple la jena germanlingva artikolo pri la urbo, kiu tamen tre similas al la germana vikipedia teksto kaj eble la informoj simple estas kopiataj de tie. Aliaj tekstoj, kiel http://www.discoveringfinland.com/product/lappeenranta-orthodox-church/893/ ĉi-tie en la angla, simple nomas la kirkon "ortodoksa". Flanke ŝajnas ke la e-lingva vikipedio entute bezonus artikolon pri la finna ortodoksa eklezio (www.ort.fi): la alilingvaj vikipediaj artikoloj pri la temo (Q752470) informas ke la finna ortodoksismo estis parto de la rusa ortodoksa eklezio ĝis 1923, kaj de tiam estas sendependa eklezio. Sed ĉar 1785 klare estis antaŭ 1923, la adjektivo "rusa" tamen povus ĝusti. Sen plej profundiĝi en la historion kiam kiuj branĉoj de la ortodoksaj kirkoj de Orienta Eŭropo kuniĝis kaj disiĝis, despli saĝas nomi la kirkon simple "la plej malnova ortodoksa de Finnlando". Se iu interesiĝas, jen estas agotereno por pli detala enciklopedia verkado... ThomasPusch (diskuto) 13:02, 23 Feb. 2016 (UTC)