Diskuto:Leo Perutz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi neniel komprenas kial oni tiom listigas la tradukojn de liaj verkaĵoj en la angla. Li multe estis tradukita al la hispana, kun subteno de Jorge Luis Borges, kaj en la franca lia Der Marques de Bolibar en 1962 ricevis renoman premion - kial la angla estas tiom specifa lingvo ke tiujn tradukojn oni devus tiom elstarigi? Eĉ ne notante la originajn titolojn de la verko? Sed mi supozas ke ne estis malvastvida redaktado, kiu kaŭzis tiun strangaĵon, sed ke iu simple tradukis el la angla teksto, kie estas en ordo listigi anglajn tradukojn de romanoj, kaj la tradukisto simple ne kritike legis la tradukitan tekston... Sendube ĉio estis el bona intenco. Sed domaĝe estis ne aŭtomate tradukigi ion el la tre interesa germanlingva teksto pri li. Tie estas interalie laŭ mia opinio interesaj observoj pri la komplika rilato de Perutz al Palestino kaj post 1948 Israelo, kien li devis sekvi lian cionistan fraton Hans en 1938, kiu forte monsubtenis lin en la malfacilaj jaroj de la hitlera koŝmaro en Eŭropo, sed Perutz tute ne sentis sin israela, forte kritikis multajn eventojn tie kaj kiam li en 1950 havis okazon reiri al Aŭstrio kaj en 1952 alpreni la aŭstran civitanecon, li neniel hezitis turni la dorson al Israelo. Tio ne por moki la junan israelan ŝtaton, kiun mi persone tre aprezas, sed por substreki ke neniel ĉiu intelektulo kun sefardaj prapatroj devos esti entuziasma cionisto... ThomasPusch (diskuto) 19:40, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]