Diskuto:Listo de landnomoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tute ne komprenas kial ni skribu Finnlando-n kaj ne Irrlando-n. Se ni povas skribi Irlandano-n analoge ni povas skribi Finlandano-n ĉu ne?

Ankaŭ mi ne, sed vidu la diskuton ĉe Diskuto:Finnlando. La vorto 'finlandano' ja estas uzita; vidu ekzemple ĉe [1]. Lingvano 09:30, 19. Jul 2005 (UTC)


Bonvolu sciigi al mi, kiel oni nomas la iamajn irlandanojn, finlandanojn loĝantajn nun en Usono? Usona irlandano?

Kial ni uzas -io en Vikipedio?[redakti fonton]

Ĉu ne estus pli bone ekuzi en Vikipedio laŭfundamentan, puran kaj regularan (ankaŭ kiel memstara vorto ekzistantan) sufikson -ujo por ŝtatoj anstataŭ la neologisma kaj konfuziga -io? --PAD 10:54, 3. Maj 2008 (UTC)

La respondo estas tre simpla: Jes, nepre estus pli bone uzi la klasikajn landnomojn. Ial ankaŭ Vikipedio estas kaptita de la io-ismo, kiu kreas nomsistemon ne plu kompreneblan kaj nur penege lerneblan. Sed la klasikaj ujo-nomoj fakte ne malofte troviĝas en Vikipedio, kaj ekzistas nenia kaŭzo ilin “korekti”. --Surfo 18:50, 3. Maj 2008 (UTC)
Fakte, "-ujo" estas pli konfuziga ol "-io"... Maksim 19:10, 3. Maj 2008 (UTC)
Laŭ la Akademio de Esperanto, ambaŭ formoj estas ĝustaj, sed oni uzu nur unu formon ene de iu unuopa teksto. Mi rekomendas al ĉiu legi la decidon de la Akademio. --Niko 20:35, 3 Maj 2008 (UTC)
La sufikso -io por multegaj estas konfuziga, ĉar oni en ĉi tiuj vortoj ne povas ekkoni, ĉu ili estas kunmetitaj aŭ ne. En Aŭstralio ne loĝas *Aŭstraloj*, sed en Ĉeĥio loĝas Ĉeĥoj. Se la kunmetitaj formoj kun -io ne estus uzataj, oni ne devus heziti, kio estas radiko kaj kio sufikso. (Vidu PMEG 35.4. – Nomoj de landoj kaj popoloj – Kiel scii, ĉu nomo estas kunmetita?) --PAD 09:20, 4. Maj 2008 (UTC)
Mi komencis diskuton en Vikipedio:Diskutejo#Landnomoj. Kontribuu tien. --PAD 16:37, 5. Maj 2008 (UTC)