Diskuto:Listo de svedaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu enmetis la nomon Ernst Wilhelm ANJOU, kaj kiu scias ion pri li kaj kial li troveblas ĉi tie? Mi scivolas, ĉar mia patrinflanka avino nomiĝis Anjou, do devas temi pri parenculo mia - kaj mi fakte trovis du tiajn kun ekzakte tiu nomo, ambaŭ el la stokholma regiono, unu naskita en 1870 (profesia kantisto, membro de la kantistoduopo "La Fratoj Anjou" kaj koncertinta ankaŭ eksterlande) kaj unu en 1887 (neniuj kromaj informoj); sed mi ne scias ĉu temas pri iu el tiuj, kaj, en tiu kazo, pri kiu el ili - miaj fontoj ne mencias esperanton. Mi serĉas informojn. Gunnar Gällmo 18:33, 26. Maj 2005 (UTC)