Diskuto:LiveJournal

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Do, kial ne vivĵurnalo? LJ, Lj estas forigendaĵoj. Kion signifas drajvas la servon? (direktas? primastras? la servilon? aŭ kontrolas servon?).

LiveJournal ne estas tradukenda al vivĵurnalo. Ĝi estas nomo de retejo. Arno Lagrange 14:39, 16. Apr 2004 (UTC)


rulas estas same malbona anglaĵo kiel drajvas; ĉu ni diru regas, funkciigas, ... ? Arno Lagrange 14:54, 16. Apr 2004 (UTC)


rulas apenaŭ estas anglismo, kaj ĝi estas multe uzata vorto, ĉi-signife registrita ankaŭ en PIV2. Sed vi pravas, funkciigi estas pli bona ĉi tie. --193.229.86.41 15:51, 16. Apr 2004 (UTC)


Pri skribo de grandaj ciferoj, ĉu ni havas regularon en esperanto ? Mi scias ke la kutimoj diversas laŭ la landoj ke komo punkto kaj spaco estas uzataj por apartigi milojn kaj decimalojn. Mi preferas uzi spacon kiel milapartigilo kaj punkton kiel decimala : ĉu ne pli universale legebla ?

france         1.234.567,890
angle          1,234,567.890
internacie     1 234 567.890

Ĉu bone tiel ? Arno Lagrange 06:04, 17. Apr 2004 (UTC)

Jes, tiel estas bone. Estas diversaj normoj kaj rekomendoj pri la afero, sed mi opinias, ke bonan, moderan opinion pri tio esprimis la 9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj. La teksto devenas de jaro 1948 kaj ankoraŭ validas. La ĜKPM estas tre altranga interŝtata instanco, kiu faras ĉiujn decidojn pri la mezursistemo universale (ekster Usono) uzata. Kompreneble, strikte dirite, ĝiaj rekomendoj koncernas nur nombrojn en mezuroj, sed la principo estas facile ĝeneraligebla kaj inda je ĝeneraligo. Mi tradukas el Rezolucio 7 de la 9-a ĜKPM:
En nombroj oni uzas komon (Franca maniero) aŭ punkton (Brita maniero) nur por disigi la entjeran parton de nombro disde la decimala. Nombroj povas esti dividitaj en grupoj de po tri ciferoj por faciligi la legadon; nek punktoj nek komoj estu uzataj en la spacoj intergrupaj.
Vidu (franca kaj angla teksto, respektive):
http://www1.bipm.org/jsp/fr/ViewCGPMResolution.jsp?CGPM=9&RES=7
http://www1.bipm.org/jsp/en/ViewCGPMResolution.jsp?CGPM=9&RES=7
Oni devus fakte uzi specialan mallarĝan tipografian spacon inter la triopoj, kaj oni ne ĉiam havas tian je dispono. Oni ankaŭ zorgu, ke longaj nombroj ne dividiĝu je liniofino, se tio estas evitebla. Plej ofte oni havas kontentigan rezulton uzante en html-kodo la signon " " (fiksa spaco).  :--193.229.86.41 13:51, 17. Apr 2004 (UTC)