Diskuto:Loĝdomo de la Mozartoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonus se en la vikimedia komunejo havigeblus bonkvalita foto pri la domo sen tiom da aŭtoj, busoj, bicikloj kaj aliaj trafikeroj apud ĝi. Sed supozeble tia foto ne fareblas, en urbo kie tiom mankas loko por parkumado... Domaĝe. Almenaŭ mi metas la bildigon de 1860 - tiam tiu problemo ankoraŭ ne ekzistis. Sed eble iam estonte ankoraŭ alvenos tia foto al la komunejo, eble ankaŭ farita en suna vetero, tiel ke la fasado pli bone videblas antaŭ blua ĉielo, kaj oni pli koncentriĝas pri la fokusata objekto, ne tiom pri flankaj aferoj ĉirkaŭ ĝi. ThomasPusch (diskuto) 16:23, 28 mar. 2016 (UTC)[Respondi]