Diskuto:Longdistanca vagono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Longdistanca aŭ Dormovagono?[redakti fonton]

Vidinte la titolon 'Longdistanca Vagono', mi supozis ke la artikolo temu pri interurba vagono (t.e., kun komfortaj seĝoj, eble bufedo ktp, kiel ĉi tieĉi tie), ne necese tia por dormi. Ĉu pli bone translokigi tiun ĉi arikolon al 'dormovagono' aŭ 'pordorma vagono'? (Mi ne scias, ĉu tia ĉi uzado estas jam uzata). AlexW 22:25, 9. Jul 2008 (UTC)

La kutime uzata vorto estas "litvagono" kaj, se temas pri "modestaj kuŝlokoj" (laŭ PIV-vortumado), oni kutime diras "kuŝvagono". Tiuj 2 vortoj ne nur estas kutime uzataj, ne nur troveblas en PIV sed ankaŭ estas la oficialaj tradukoj de la multlingva Fervoja Terminaro eldonita de UIC, Internacia Fervoja Unio. Popolano (diskuto) 22:38, 20 nov. 2016 (UTC)[Respondi]