Diskuto:Longo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La du artikoloj "longo" kaj "larĝo" laŭ mia ĵusa legado tute ne klarigas, kiu mezuro nomiĝu "longo" kaj kaj "larĝo". La franca teksto havas klarigon pri tio: "la largeur est la plus petite des deux mesures d'un rectangle; l'autre mesure, de taille plus importante, est nommée longueur" (la larĝo estas la pli malgranda el la du mezuroj de rektangulo; la alia, pli granda mezurunuo nomiĝas longo). Kompreneble ne ĉiu formo en la vivo tiom simplas kiom rektangulo, sed la klarigo analogie ankaŭ taŭgas por ekzemple insulo aŭ lago. Kaj fakte tiel ankaŭ klarigas PIV: Longo = "Etendo de iu aŭ io, mezurata laŭ la plej granda dimensio" (kaj larĝo= grando laŭ la direkto perpendikla al la longo). Do ankaŭ tie la longo simple pli grandas ol la larĝo. Tiun banalan difinon bonus pli klare elstarigi en la teksto (kaj, cetere, ĉiam bonas meti referencon al PIV, ĉe tiom bazaj vortoj). ThomasPusch (diskuto) 23:25, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]