Diskuto:Magistrato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la vorto "magistrato" - simpla neologisma duoblaĵo de "urbestraro", vere estas Esperantlingva vorto?? Se jes, mi petas pri ampleksaj kaj konvinkaj vortaraj referencoj - miaj vortaroj ne konas la vorton. Kaj eĉ se ĝi estus, ĉiukaze necesus atenti ke temas pri homgrupo, institucio - en iuj vikipediaj artikoloj la vorto en simpla simileco al iuj nacilingvaj vortformoj ankaŭ uzatas por individua homo, kiu estas "membro de urbestraro" (do urbestrarano). Mi timas ke en la vortaroj nur ekzistas la universitata titolo magistro, en substantiva, ne verba formo, kaj eĉ ne eblas elturniĝi ke "magistrato" estus pasiva participo de iuspeca verbo "magistri...". Do: "urbestraro" estas "urbestraro". ThomasPusch (diskuto) 19:05, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]