Diskuto:Makiso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jena listo de du eroj postula apartigon de du signifoj de la vorto "makiso" en Esperanto, unuflanke montara densa vegetaĵejo (artikolo ekzistas, uzo de la esperanta vorto en tiu senco ne dubindas), kaj aliflanke nomo de rezistaj grupoj en Francio dum la Dua Mondmilito (artikolo ne ekzistas). Sen ajna dubo en la franca lingvo ekzistas termino le maquis, kaj itale kaj korsike ekzistas termino la macchia, por la rezistaj grupoj, sed dubindas ĉu oni povas konsideri la vorton "makiso" ĝenerale akceptita Esperanto-vorto por nomi la rezistajn grupojn. Mi ne trovas tiun signifon de la vorto en ajna el miaj Esperanto-vortaroj, kaj ankaŭ ne en retaj Esperanto-vortaroj kiel ReVo. Se oni tamen volas konvinki ke la termino estas uzata en la Esperanto-literaturo kaj -gazetaro en signifa kvanto, necesus bone pruvi tion per eksteraj referencoj ... kaj tiam bonus ankaŭ krei la koncernan vikipedian artikolon, por havi lokon kie listigi tiujn eksterajn referencojn.

Provizore mi forprenas la postulatan internan ligilon al "dua signifo de la vorto makiso", kaj probable entute bonus mencii la rezistajn grupojn kun franca kaj itala-korsika nomoj antaŭ la artikola teksto de la montara densa vegetaĵejo, kaj nomi tiun artikolon simple "makiso", do viŝi la nunan "apartigan liston". Alikaze estas la risko, ke homo en kompreno ke "makiso" simple estas vegetaĵeja termino metas internan ligilon "makiso" en alia vikipedia artikolo, tamen la ligilo ne gvidas al la teksto pri la vegetaĵejo, sed al tiu ĉi "listo de internaj ligiloj", kiu havas nur unu interan ligilon - kaj listo de nur unu ero fakte estas sensenca. ThomasPusch (diskuto) 16:29, 18 Mar. 2016 (UTC)