Diskuto:Malario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por Por: Akceptiĝis kiel elstara artikolo per unu voĉo la 17-an de julio 2016.

La plejparto de la sekcio pri Milito temas pri usonaj aferoj. Ĉu oni povas rekomendi artikolon en alia Vikipedio, kiu montrus pli internacian vidpunkton? Frenezulo (diskuto) 00:51, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

La kritiko tute pravas, kvankam fakte "nur" la lastaj tri frazoj de la sekcio pri militoj tro unuflanke akcentas la situacion ekskluzive laŭ la usona armeo. Mi nun iom redaktas la antaŭajn frazojn, kaj simple nevidigas tiujn tri lastajn frazojn. Tamen pli profunda internaciigo de tiuj paĝoj kompreneble daŭre bonvenas! ThomasPusch (diskuto) 15:28, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne deziras, ke oni forigu iun ajn informon; eĉ se tiuj tri frazoj temas ĉefe pri usono, la solvo prefere estu la aldono de informoj pri aliaj landoj. Frenezulo (diskuto) 15:38, 25 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi aldonas minimumajn artikolajn ĝermojn pri la kvin specioj de plasmodio, kaj pri la ĝenerala koncepto de rezistemo, sed laŭ mi nun ankoraŭ restas tro multaj ruĝaj ligiloj, do tro multe mankas necesaj artikoloj pri la temaro, por ke la elektita artikolo jam meritus prezenton kiel "artikolo de la semajno". Espereble la temaro ricevos plian redaktan atenton. ThomasPusch (diskuto) 16:47, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Plie la referencoj estas ankoraŭ en grandparte netradukita stato, kaj nekutimas ke multaj tute ne rilatas al la teksto, sed simple listiĝas sub la teksto kvazaŭ "listo de literaturaj fontoj" sen ekzakta rilato al unuopaj teksteroj. Estas tri teknikaj eraroj en la referencoj, kaj se oni provas forigi la erarojn, facile povas aperi multaj pliaj eraroj... Sekve la tuta aro de referencoj malmaturas. ThomasPusch (diskuto) 16:41, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Pri la referencoj mem mi bedaŭrinde ne povas multon fari. Certe la traduko nun malaktualiĝis, sed tio estas preskŭ neevitebla ĉe tradukoj. Kompreneble, se estas E-lingva fonto, kun taŭga informo, ĝi aldoniĝu.Frenezulo (diskuto)
Kial la referencojn ne eblus traduki, se eblas traduki tekston? ThomasPusch (diskuto) 16:19, 13 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Finnlando[redakti fonton]

En Finnlando ekzistis antaŭe horkka, malsaneco, kiu estas neforta formo de malario. Finnlando estis la plej norda lando, kie ekzistis malario devene de propra lando. 86.115.95.244 09:45, 12 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]