Diskuto:Malnova Testamento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Malnova testamento)

En kazo de dubo pri preferinda literumo pri unuopa biblia libro oni sekvu la historian tradukon de la tanaĥo fare de L. L. Zamenhof. Li tradukas la bibliajn librojn jene, en sinsekvo de la kompleta eldono [1]:

  • Genezo
  • Eliro
  • Levidoj
  • Nombroj
  • Readmono
  • Josuo
  • Juĝistoj
  • Rut
  • I Samuel
  • II Samuel
  • I Reĝoj
  • II Reĝoj
  • I Kroniko
  • II Kroniko
  • Ezra
  • Neĥemja
  • Ester
  • Ijob
  • Psalmaro
  • Sentencoj
  • Predikanto
  • Alta Kanto
  • Jesaja
  • Jeremia
  • Plorkanto
  • Jeĥezkel
  • Daniel
  • Hoŝea
  • Joel
  • Amos
  • Obadja
  • Jona
  • Miĥa
  • Naĥum
  • Ĥabakuk
  • Cefanja
  • Ĥagaj
  • Zeĥarja
  • Malaĥi

Ne vere gravas ĉu en tiu aŭ alia nacia lingvo oni iom aliel transliterumas librotitolon el la hebrea originalo, kaj ankaŭ ne gravas ĉu laŭ iu aŭ alia teorio oni nun aliel povus transliterumi al Esperanto hebrean libronomon. Eĉ ne estas argumento ke la nomoj grandparte ne havas substantivan o-finaĵon cetere kutima en Esperanto: La biblia traduko de Zamenhof estas unu el la plej klasikaj verkoj de la lingvo, kaj ne eblas neglekti ĝin (aŭ aspektas kvazaŭ oni "reinventus la radon").

ThomasPusch 15:20, 30-a de majo 2010 (UTC)

Noto[redakti fonton]

  1. 1978: Londono, brita kaj alilanda biblia societo, kaj Edinburgo, nacia biblia societo de Skotlando