Diskuto:Malsatego

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsatego estas granda, ega malsato. Malgraŭ tio malsatigado estas intenco fariĝi malsata. Do, miaopinie la paĝo estas alinomenda. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:46, 17 Apr. 2012 (UTC)

Kiu intence malsatigis iun?Narvalo (diskuto) 10:23, 17 Apr. 2012 (UTC)
La malsatiganto sin mem. Ekz. iu venos hejmen post longa, peza laboro kaj diras: Mi malsategas. Laŭ mia opinio li malsatiĝis, li do ege malsatas, li do malsategas, sed se iu proteste ne manĝas, li do intence, propravole malsatigas sin mem. Alia ekzemplo: Armeo sieĝas urbon kaj unu ties taktiko estas malsatigi loĝantaron pro haltigo de provizoj de manĝo. La loĝantaro ja malsategas pro manko de manĝo (ne propravole), sed la armeo malsatigas ilin (intence). Estas diferenco inter malsatego kaj malsatigo. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:26, 19 Apr. 2012 (UTC)
Ekzistas ankaŭ diversaj nacilingvaj diraĵoj, kiujn oni tradukas diverse. Ĉeĥe: Mám hlad jako vlk. - Laŭvorta traduko: Mi malsatas kiel lupo. Tio signifas: Mi ege malsatas. = Mi malsategas. Kaj tio havas nenion komunan kun propravola malsatigado. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:30, 19 Apr. 2012 (UTC)

La artikolo temas ne pri intenca malsatigado, sed pri malsatego, kaŭzata cef pro naturaj fenomenoj.Narvalo (diskuto) 10:28, 19 Apr. 2012 (UTC)