Diskuto:Mandajoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Necesus esperantlingva vorto por signi la okcidentafrikan etnaron "mandeoj" (france Mandé, angle Mandé peoples ktp), kiuj parolas lingvojn el la "mandea lingvaro" (france Langues mandées, angle Mande languages ktp), sed malbonus uzi la saman esperantlingvan vorton kaj por la membroj de la azia religia grupo kaj por la okcidentafrika etnaro kaj lingvaro. Konsiderante ke la religianoj sialingve nomatas מנדעניא‎ Mandaʻnāye, arabe الصابئة المندائيون‎‎ aṣ-Ṣābi'a al-Mandā'iyūn, greke Μανδαίοι [mandajoj], ĉu eble por ili tolereblus elekti iom varian nomon, kiel "mandanajoj" laŭ la memnomigo aŭ mandajoj laŭ la araba kaj greka? Ĉu entute estas iuj eksteraj referencoj por esperantlingva nomigo kaj de la azia religio kaj la okcidentafrika etnaro kaj lingvaro? ThomasPusch (diskuto) 13:30, 22 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

PS: En la reto nun troveblas precipe kopioj de la nuna vikipedia artikolo pri la religio. Amuzaĵo estas la vikipedia paĝo guroj ("etno en Ebur-Bordo," kiu "apartenas al la etnaro mandeoj"), en la frazo la vorto mandeoj klare celas la okcidentafrikan etnaron, sed la interna ligilo "mandeoj" gvidas al la paĝo pri la azia religio. Tio klarigas ke la konfuzo estas ne nur teoria eblo, sed jam nuntempa realo. ThomasPusch (diskuto) 13:30, 22 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
PPS: Vidu ankaŭ la vikipedian kategorion Mandea lingvaro, kiu kompreneble ankaŭ celas la okcidentafrikan lingvaron. ThomasPusch (diskuto) 14:52, 22 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
En pli ol 6 jaroj nenio okazis pri la problemo. Daŭre ne troveblas ia ekstera referenco pri esperantlingva nomo de la azia religia grupo, kaj daŭre la du temoj estas same konfuzige interplektitaj en Vikipedio. Mi tial simple nun decidas por nomigo "mandajoj" laŭ la araba kaj greka (aŭ svahila vortradiko -mandaj-), kaj ankaŭ simile laŭ pliaj lingvoj: ĝermanaj lingvoj kiel la germana, angla kaj nederlanda uzas vortradikon mandae-, sed "manda-e-oj" estus pli malkutima esperanta vorto ol "mandajoj", slavaj lingvoj uzas vortradikon mandej- (ekzemple la ĉeĥa, slovaka kaj serba) aŭ mande-i- (ruse Мандеи), sed "mandejoj" en Esperanto por tiom nekonata vorto ankaŭ kreus pli da miskomprenoj, ke homoj tie vidas afiksan finaĵon -ejoj ol la nemiskomprenebla formo "mandajoj". ThomasPusch (diskuto) 18:47, 16 nov. 2022 (UTC)[Respondi]