Diskuto:Marko Antonio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bacchus estis latina nomo, ne Helena, la sono, fonemo, ĥ ne ekzistis en latino, do tiu esperantigo per Bakĥo ŝajnas min neĝusta.

Ĉu vi certas ke la fonemo ĥ ne ekzistis en la latina ? Eble ne en la klasika latina sed ja en la pralatina. Kaj ŝajnas al mi memori ke oni instruis al mi prononci la vortojn kiaj Bacchus kaj pulcher resp [bAkĥus] kaj [pUlĥer]. Arno Lagrange 09:01, 9. Jan 2004 (UTC)
El memoro, PIV havas Bakĥo kaj Grakĥo.


Mi serĉis en la reto pri la prononco de "ch" en la latino kaj ĉiuj diras: "k" (cetere en la itala Bacchus diriĝas "Bacco" (pr. Bakko))

Do, ĉu ne Bakko estus konvena esperantigo ?(se oni volas nepre ĝin esperantigi...)

Kiam mi kuraĝos mi skribos artikolon pri "klasika" prononco de la latina. Oni vendis ĝin kiel "scienca" dum 20-a jarcento, sed ĝi estas tute artfaritaĵo. Pri Bacchus, eble oni povas esperantigi Bakuso, ĉar multaj latinaj vortoj finitaj de -us estas esperantigita per -uso Roberto 00:45, 25. Sep 2005 (UTC).