Diskuto:Marko Zamenhof

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversaj nomoj[redakti fonton]

Estas skribite, i.a. "ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon je Marek", sed la unuaj linioj nur donas variantojn Marko, Markus kaj Mordeĥaj, kaj donas nek Mordka nek Marek. Kiel ili rilatas unu la alian? Sibazyun 06:03, 30. Maj 2009 (UTC)

Mi konsentas pri tiu rimarko. Kiu estas tiu Mordka? Ĉu estas mallonga formo de Mordeĥaj aŭ eraro? Filipvansnaeskerke (diskuto) 05:52, 18 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Anonima kaj senkomenta ŝanĝo – ĉu dubinda?[redakti fonton]

Anonimulo ŝanĝis la naskiĝlokon de Tykocin al Suwałki kaj eĉ ne donis komenton. Tamen ekzemple la pola vikipedio klare diras Tykocin. Sub tiuj cirkonstancoj komento estus la minimuma kondiĉo por akcepti anoniman ŝanĝon.

Mi lasos la ŝanĝon por unu aŭ du tagoj, sed se ne aperos iu komento aŭ konfirmo el aliaj fontoj, mi nuligos la modifon.

Umbert' 21:16, 21. Sep 2009 (UTC)

Klarigo pri tio kaj referenco al pollingva publikaĵo, kiu konkekteble servis kiel bazo por tiu ĉi ŝanĝo troveblas en la artikolo "Tykocin".

Mi ne havas aliron al la tie referencita teksto por kontroli jaj rekte citi ĝin. Ĉu eble iu pola kolego povas trovi la fonton kaj aldoni pli detalajn informojn al la koncernaj artikoloj? Anticipan dankon! (La nepoj vin benos! ;) Amike, -Filozofo (diskuto) 11:03, 18 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]