Diskuto:Mas-stovo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komparu kun kahelfornoforno --Narvalo

Fakte mas-stovo estas forno, kaj kahelforno estas mas-stovo. Ĉu vi sugestas, ke ni forigu la artikolon mas-stovo kaj kompletu la artikolon forno anstataŭe? --EsperantoAngers

Stovo estis/estas ĉefe por kuirado, el fandfero. Kion signifas iu masa stovo? Amasa? Laŭ mia kompreno, stovo estas plej ofte el fandfero, tiel ĝi ne rezervas la varmon. Varmon rezervas la masonita forno. Narvalo 18:20, 3. Dec 2006 (UTC)

Kaj kio pri fornelo? Narvalo 18:20, 3. Dec 2006 (UTC)

Mas-stovo estas iu laŭvorta traduko el la franca, kiu laŭ mi misgvidas la legantojn. Narvalo 18:20, 3. Dec 2006 (UTC)


Laŭ Narvalo:

stovo estas plej ofte el fandfero, tiel ĝi ne rezervas la varmon

Laŭ la artikolo stovo:

Stovo estas fermebla aparato el fandfero, fajenco ktp

Ĉu iu povus konfirmi la veran sencon de la vorto stovo?

Kiel skribita en la artikolo, mas-stovo estas stovo kun granda maso da materialo. Mi ne komprenas, kio ĝenas vin en tiu esprimo?

EsperantoAngers 08:55, 12. Jan 2007 (UTC)