Diskuto:Metro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "m" estas simbolo aŭ mallongigo?[redakti fonton]

Saluton, mi estas pensanta pri problemeton: Ĉu m estas la simbolo aŭ la mallongigo de Metro? Laŭ mia opinio m estas la mallongigo de Metro kaj la simbolo estas l por la longo.
Do: La longo l mezurata en Metro [m].
Ĉu mi eraras aŭ ĉu tio ne estas la oficiala skribmaniero?

Amike, Klaus-Peter

Kiomjara vi estas, ke vi tiel demandas? Petr Tomasovsky@diskkont 18:22, 26. Apr 2008 (UTC)
Saluton Petr, mi estas 48-jaraĝa elektro-inĝeniero el Germanio kaj mi nur rimarkis tiu ĉi bagatelon(?). Ĉu mi eventuale kaŭzis malfacilecojn? Bibiko, K.-P. 18:58, 26. Apr 2008 (UTC)

Vidu Diskuto:Volto. Moldur 19:02, 26. Apr 2008 (UTC)

(ĉu internacia ?) Konvencio pri la Metro[redakti fonton]

Ekzistas artikolo pri la Konvencio pri la Metro, de Parizo en 1875. Kvankam ĝin subskribis deksep ŝtatoj, en nenia lingvo ĝi estas nomata Internacia Konvencio pri la Metro. Ĉu estas tiu konvencio, pri kiu parolas la ĉi-tiu artokolo ?--Jean-François Clet 20:54, 11. Nov 2009 (UTC)

Jes, estas la sama interŝtata kontrakto de la jaro 1875. Plej simple oni povus nomi ĝin la Metro-konvencio (aŭ eĉ pli bone -traktato-interkonsento), sed mi tamen lasis la franc-imitan nomon "Konvencio pri la Metro" resti en la artikolo. La kontrakto certe estas internacia, sed la vorto "internacia" ne estas parto de la nomo. --Surfo 09:51, 12. Nov 2009 (UTC)