Diskuto:Mijazaŭa Kenĝi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aprobas la ankoraŭ ne reviziitajn ŝanĝojn. Sed tamen klaras ke estas forta problemo de la ŝablono {{Projekto vizaĝoj}} - kvankam la koncerna kesto bele kaj normale aperas, la aŭtomata meto de kategorio plene fiaskas. Mi tute ne konas la funkcion de tiu ŝablono, nur flanke foje vidis ĝin sube dekstre en paĝo, ne pli atentante ĝin, kaj jam volis demandi inter kolegoj kiu povus havi ideon pri kaŭzo de la fuŝo. Sed surprize rapide mi tamen mem trovis la kialon: Problemo estis ke "projekto vizaĝoj" uzis anglalingvan latinliterigon de lia nomo, dum ĉi tie, saĝe uzatas esperanta latinliterigo. Tio fuŝigas ĉion. La nomo en "projekto vizaĝoj" devas nepre esti ekzakte sama kiel en la artikolo. Mi adaptis la subŝablonojn en "projekto vizaĝoj" al la literumo "Mijazaŭa Kenĝi", kaj ĉio denove bone funkcias. ThomasPusch (diskuto) 00:58, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Ŝajne la movo de titolo "Miyazawa Kenji" al "Mijazaŭa Kenĝi" en tiu ĉi artikolo jam okazis en februaro 2013, antaŭ preskaŭ 10 jaroj, kaj tiam la la ŝablono {{Projekto vizaĝoj}} jam estis en la paĝo. Mi konjektas ke plenajn dek jarojn ĉi tie estis la fuŝa kategorio, kaj neniu vere atentis pri tio. Supozeble iuj vidis la fuŝon, sed ne komprenis kio povus esti la problemo, kaj decidis reforgesi kion ili vidis... ThomasPusch (diskuto) 01:04, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

@Flinga: en oktobro 2022 vi notis "{{Projekto vizaĝoj}} ŝajne aldonas rompigita(n) kategorio-ligilo(n)!" Vi ŝajne estis la sola kiu rimarkis la fuŝon - Gratulon! Jen la solvo... ThomasPusch (diskuto) 01:04, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]