Diskuto:Mikaelo Lineckij

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi nun ne jam aldonas referencojn, ĉar la artikolo nun baze ankoraŭ estas artikola ĝermo - nur aldonas ligilon al lia persona paĝo en facebook. Tamen en la koncerna ukraina artikolo, el kiu mi prenis plej multajn informojn post la unua frazo, citiĝas kvar retaj referencoj, kiujn laŭnecese eblas citi ankaŭ ĉi tie. La unuan frazon mi transprenis de la antaŭa indiko pri li el la ĝermolisto de ukrainaj esperantistoj (kiu ankaŭ estis de mi, baze aldonita la 25-an de februaro 2016). Mankas al mi ĉia informo pri lia profesia vivo antaŭ la pensiiĝo - pri tio ankaŭ ne havas informon la ukraina teksto aŭ vikidatumoj. ThomasPusch (diskuto) 08:26, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]