Diskuto:Mill Ends Park

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus metis la informon pri areo en la artikolon eĉ uzante la helpan ŝablonon {{unuo}}. Nia informkesto ne subtenas la neinternaciajn kvadrat-inĉojn el la rilata Vikidatuma ero. Krome la parametra triopo "areo", "areo unuo" kaj "areo rondumo" nur redonas nulon kiel areon, kiel mi konstatis dum la antaŭrigardo. Do, mi devus cerbumi pri ŝanĝo en la Lua-modulo, sed faros tion sekvonttage aŭ iam dum la sekva(j) semajno(j) kaj ne tuj nek urĝe. - Eble mi ja devos aldoni pliajn eligajn mezurunuojn. La enigaj mezurunuoj km², ha, m², cm² ja jam estas en la modulo kaj defaŭlte estas eligataj km² kaj ha. Do, kiuj enigaj kaj eligaj mezurunuoj eble estu aldonataj? La neinternaciajn mi ne emas aldoni por eligo, tiel ke prefere neniu proponu ilin. Sed eble la modulo ja devus akcepti la neinternaciajn mezurunuojn kiel enigajn, sed tre malvolonte. Krome tiukaze mi bezonus informojn pri la transkalkulado, precipe el ili. Amike Tlustulimu (diskuto) 19:28, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]