Diskuto:Ministerio pri justico

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial Ministerio pri justico kaj ne Ministerio pri justeco?[redakti fonton]

Mi ne scias kiam iu esperantisto decidis ke la oficiala radico "justec-" ne taŭgas por ministerio. Ĉu do ankaŭ la ministerio pri sano (ekzemple Ministerio pri socialaj aferoj kaj sano (Francio)) ekuzu novan neoficialan radikon, ekzemple Ministerio pri helto (el la angla "health")? Same por la ceteraj ministerioj, pri laboro, kulturo, agrikulturo, enlandaj aferoj ktp... laŭ la gustumo de ĉiu vortkreanto. (Verdire, estas ankaŭ tradukeraroj, ekzemple "pri eksteraj aferoj" anstataŭ "pri eksterlandaj aferoj", sed almenaŭ ili ne enkondukas novajn radikojn.)

Kutime en la naciaj lingvoj oni uzas ĝuste la saman vorton por la Ministerio pri Justeco kaj la ideo de Justeco. (Ekzemple, komparu la voĉojn en:Ministry of Justice kaj en:Justice en la angla vikipedio; la unua respondas al "Ministerio pri Justico" sed la dua respondas al "Justeco" en la esperanta vikipedio.)

Kvankam agnoskata de PIV (sed ne de la Akademio), "justico" estas klara ekzemplo de neoficiala aldono kiu ne nur ne estas bezonata, sed ankaŭ estas malklara kaj malfacila. Ĝi estas laŭ mi tute evitenda kaj forigenda de vikipedio. - Rdelre (diskuto) 09:01, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]