Diskuto:Molo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Evidente ekzitas problemo inter mol|o kaj mol|a, ĉar la radikojn samas, sed ne la signifon. Bonvolu vidu la ligilon http://reta-vortaro.de/revo/art/mol.html

En mia "Scienca kaj teknika terminaro" eldonita de Japana Esperanto-Instituto (1956) enhavas la terminon "Molumo", kiu malpermesus tiun konfuzon. Dum "Molaro" estas granda maĉdento en la makzelo de mamuloj, anstataŭ "molara maso" aŭ "molara volumeno", la terminoj "moluma maso" kaj "moluma volumeno" taŭgus multe pli bone. -- DidCORN 21:55, la 11-an de aprilo 2011 (UTC)
Mi kredas ke molumo estas pli adekvata traduko, ĉar ni bezonas la jenajn derivaĵojn:
  • molumo:molumo de HCl, SO2, ktp
  • moluma, moluma volumeno, moluma pezo
  • molumeco, molumeco de HCl, SO2, ktp. Uzanto:Claudio Pistilli

Pri la terminologiaj mankoj[redakti fonton]

  1. La artikolo dekretas "molumo"n evitinda, kvankam ekzistas solidaj motivoj por preferi tiun pli klaran formon. Vikipedio ne rajtas verdikti pri la afero. Estas bone, ke la artikolo mencias la alternativan terminon, sed malkonvenas la stampo "evitinde".
  2. La noto-3 estas netaŭge vortumita: mankas preciza bibliografia indiko; la kritiko pri "molara maso" supozeble celas la konfuzan "molan mason". Eĉ se oni provas eviti tion per kunmetoj (molmaso, molvolumeno) la ĝeno restas (kp la kunmetojn "moldisko", "molanaso"). Ankaŭ en kunmetoj "molummaso", "molumvolumeno" estas pli klaraj.
  3. La aserto «Ĉi tiu vorto tamen estas kontraŭ-Fundamenta, ĉar ĝi lezas la difinon de la afikso -um-, kiu neniam uzeblas por eviti homonimojn» estas duoble malvera: