Diskuto:Muzeo de fortikaĵoj Hlučín-Darkovičky

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

iom neŭtraligenda: Vikipedio ne estu reklamilo! eĉ se ĝi eblas malkovri multajn aferojn nekonatajn.

Estimata Eliott, tre ĝoje mi tralegis vian diskuteron petante pri via pardono, sed pri tiu ĉi temo estas skribeblaj centoj da paĝoj. Miaopinie mia artikolo estas skribita kiel eble plej multe koncize. Bedaŭrinde, se ĝi ŝajnas al vi kiel reklamilo, tio estas via opinio, sed ĉu oni ne povas diri la samon pri ĉiuj artikoloj ekz. pri geografio? Bonvolu pardoni al mi, sed ĉiu bona geografia enciklopedio enhavas fotografiojn al temoj, pri kiuj oni skribas en ĝi kaj mi ne opinias, ke Vikipedio estus fariĝonta escepto. Se tiu ĉi temo ekinteresis vin, vi povas skribi al retadreso troviĝanta en la artikolo kaj ni povas babili pri ĝi, kiel longe vi deziros. Se vi hazarde iam vojaĝos Ĉeĥion, vi nepre devas viziti min kaj mi fariĝos via akompananto en la linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. A propos, tial mi ankaŭ skribis tien mian retadreson. Sukcesoplenajn tagojn deziras al vi Petr Tomasovsky.