Diskuto:Nacia Parko Kejimkujik

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzanto Kanadano en 2007 komencis tiun artikoleton kun iom pli ol 1300 kilobajtoj, kun klara prefero de landonomoj kun finaĵo -io en la teksto. Poste, en 2014 la uzanto Forstbirdo aldonis iom pli ol 400 kilobajtojn, do kontribuis iom malpli ol kvaronon, kaj permesis al si ŝanĝi la tutan tekston al landonomoj kun finaĵo -ujo. Laŭ la landnoma vikipedia kompromiso tio ne permeseblas. La teksto daŭre estas teksto laŭ stilo de landonomoj kun finaĵo -io kaj devas resti tia. ThomasPusch (diskuto) 04:44, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Fakte la dua informkesto ne aldonas multajn informojn, nur la urbon Halifakso kaj la nomon de la parka administrejo. Mi nun ankoraŭ ŝanĝis la detalecon de la situomapo, por aldoni iom pli da vario. Sed tamen la duobla informkesto estas kutima por ĉiuj tekstoj pri naciaj parkoj de Kanado, kaj ĝi ne damaĝas, nur iom grandas. ThomasPusch (diskuto) 05:49, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]