Diskuto:Nemi-ŝipoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas iuj senesperaj tradukaj miskomprenoj en tiu teksto (de 2010), ekzemple la vorto "mergosonorilo", kiu ŝajne rekte tradukis la germanan vorton "Tauchglocke", kaj jes la germana vorto "Glocke" kaj estas granda metalaĵo kiu sonorigas pendigite en turo de kristana preĝejo kaj povas esti similforma metalaĵo/vitraĵo/fortika plastaĵo sube malferma kiu tenas aeron se subakvigita, sed la esperanta vorto sonor-il-o klare nur referas al la unua signifo ... sonor-il-o necese devas sonori, fari iun laŭtan bruon, alikaze ĝi ne estas sonor-il-o: la esperanta vorto kun vikipedia artikolo estas subakviĝa kloŝo (de 2010) - la vorto "kloŝo" perfekte taŭgas. Se oni ne certas ĉu pri iu temo estas esperantlingva artikolo, necesas nepre serĉi iun alilingvan tekston kaj vidi ĉu en la rubriko "lingvoj" maldekstre estas vorto "Esperanto" - se jes, tiam estas esperantlingva artikolo. Bonvolu ne simple inventi iujn memfaritajn tradukojn, sedpli ne se temas pri tiom (amuze) misaj tradukaĵoj kiel "mergo-sonor-il-o" por "Tauch-glocke"... ThomasPusch (diskuto) 18:19, 30 dec. 2023 (UTC)[Respondi]