Diskuto:Nepala lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

nekonektita Sj1mor (diskuto) 15:15, 9 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi vidis kaj bonvenigas, ke kani hodiaŭ kunigis la antaŭajn paĝojn "nepala" kaj "nepalia lingvo". La komuna paĝo nun komenciĝas "La nepalianepala lingvo, en sia lingvo नेपाली (nepālī), ..." Sed - tutegale ke la vorto नेपाली (nepālī) havas sonon "i" vortfine, mi en PIV kaj ĉiuj aliaj vortaroj kiujn mi havas, nur trovas esperantan vorton "Nepal/o", kiu aŭtomate klarigas derivitajn vortojn kiel "nepala lingvo" aŭ "nepalanoj", kaj mi nenie trovis plej etan indikon ke esperanta vortradiko "Nepali' " povus ekzisti. Tial mi levas la hipotezon ke tia vortradiko simple ne ekzistas. Se estas tiel, komenci la artikolon per "La nepalianepala lingvo..." kaj meti en vikidatumojn la indikon "Alternativaj nomoj: Nepale, Nepala, Nepalia lingvo" donas malĝustan impreson ke la variaĵoj "nepalia" kaj "nepala" estas same ĝustaj alternativoj, kiel "eki" kaj "komenci", "hospitalo", "kliniko" kaj "malsanulejo", sed tiel ne estas. La vorto "nepalia" estas simpla tajperaro - alidirektilo por tajperaro tolereblas, sed mencio en la unua frazo eĉ antaŭ la ĝuste tajpita vorto ne estas en ordo. Tial mi nun forstrekas la tajperaron "nepalia" el la unua frazo kaj el vikidatumoj, kaj postulas ke antaŭ reenmeto oni prezentu konvinkajn referencojn, ke la vorto "nepalia lingvo" estas vortare, literature kaj amaskomunikile akceptita alternativa vortumo. ThomasPusch (diskuto) 23:15, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Mi nun detale legis la paĝon ke vidis ke tie estas du referencoj (tie ne nomataj referencoj, sed ĉiukaze) el la rubriko de amaskomunikiloj:
Problemo nur estas ke la indiko pri Monato 1997/3 ne kontroleblas, tial ĝi estas malforta referenco, kaj la retpaĝo nespa.saluton.dk/vortaro tute ne atingeblas almenaŭ ekde du jaroj, eble de multe pli longe, kaj eĉ antaŭe eble nur estis projekto de Jakobo kaj Denizo, du certe engaĝitaj kaj simpatiaj komputilemuloj, sed tamen ne institucio. Restas nur unu referenco, pri la laŭdira teksto de Bradley Kendal, kaj tiu ne estas kontrolebla krom se iu gardis ĉiujn jarkolektojn de la magazino Monato bone ordigite kaj povas tuj elserĉi la ĝustan numeron 1997/3. Mi petas iom pli da, pli konvinkajn kaj precipe ĝenerale alireblajn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 23:38, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]